Certe vi pravas, la lernu-a forumo estas bona: tamen mia mesaĝo vere temis pri ĉi tiu forumo.Jes wrote:Jese: verdire mi konas esperantan forumon en la interreto, ĉe http://www.lernu.netMi estas uzanto de lernu kaj evidente, mi ankaŭ estas uzanto de ĝia forumo. Sed verdire... lasttempe mi jam ne tro uzas ĝin nure neofte, sed se vi deziras interparoli, legi, skribi, ktp en grandeta esperanta comunumo, mi ĝin rekomendas al vi.
EBT-forumo estas internacia forumo, denature, tamen la komuna lingvo uzata ĉi tie estas la angla: tia la mondo estas, kaj ni ne povas facile ŝanĝi tiun fakton. Kvankam, konsiderante ke tiu forumo estas multlingva kaj etose internacia, kial ni havas nur kvin esperantistojn?
Se ni havus ĉi tie viglan kaj amuzigan komunumon de esperantoparolantoj, kian varbilon por e-o ni havus! Kaj kontraste, se ni esperantistoj parolus ekstere pri EBT, kian varbilon por EBT!
Mi pensas ke la du grupoj, esperantistoj kaj EBT-anoj, jam havas multajn interesojn komune, kaj se ni povas allogi pli da esperantistoj, ni havos belan ekzemplon pruvante kiel esperanto bone funkcias.