Posted: Tue Dec 25, 2007 2:53 am
Claudio: Pri viaj kialoj, kial vi ne partoprenis la renkontiĝon en Pizo:
1) Se vi nur scias esperanton kiel skribita lingvo, tio esta bonega kialo partopreni iun ajn esperantan renkontiĝon. Fakte (laŭ mia opinio) granda parto de la esperantistaro unue lernis ĝin nur skribite. Mi ankaŭ. Kaj eĉ nun mi sentas min pli komforta skribante ol parolante.
Ĉu ne estas esperantogrupo apud vi? Nuntempe tiaj grupoj facile troveblas interrete.. serĉu pri "italiio esperanto". Itallingva retpaĝo kiun mi ĵus trovis estas http://www.esperanto.it/ - eble tie vi trovos pliajn informojn pri esperanto-agado apud vi.
Oni neniam lernas paroli sen... paroli!
2) Kompreneble, se vi ne sciis pri la Piza renkontiĝo, vi havis bonan kialon ne ĉeesti!
Tamen, la interreto nun estas tre bona ilo por sciigu vin pri multaj esperantaj aferoj, mi pensas ke ni (esperantistoj) fakte havas multajn pli da nialingvaj paĝoj enrete ol multaj aliaj lingvoj parolataj de simila kvanto da homoj.
Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj kiuj festas ĝin, Feliĉan Novan Jaron al ĉiuj!

Plenumite! La tuta esperantaro aliĝas al EBT, kies servilo falegas pro la superŝarĝo. EBT ne povas pluvivi 