Page 3 of 4

Posted: Mon Jul 07, 2008 10:36 am
by claudio vda
Poste du monatoj, trafo estis necesan! Via antaŭlasta trafo estis en 21 aprilo; hazarde, ankaŭ mia lasta trafo estis en 22 aprilo, kio estas sekvantan tagon .... vi kredas ke mi povas esperi? :wink:

Posted: Tue Jul 08, 2008 10:19 pm
by Jes
... Trafo inter esperantistoj estus bona... :lol:

Posted: Tue Jul 15, 2008 6:48 pm
by WinstonSmith
Tiu ĉi bedaŭrinde ne okazis inter esperantistoj, sed indas ĉiukaze, ĉu ne? ;)

http://it.eurobilltracker.com/notes/?id=34109310

Posted: Mon Jul 21, 2008 10:27 am
by WinstonSmith
Ho, rigardu!

Belga esperantistino partoprenanta la Universalan Kongreson en Roterdamo ĵus enretejigis kelkajn monbiletojn de tie :)

http://it.eurobilltracker.eu/profile/?user=106672

Ekzemplo de monbileto enretejigata en Roterdamo
Jen ŝia unua trafo de tie :D

Nu, la Kongreso malekos venontsabate, do ŝi ankoraŭ havas multe da tempo por trafi aliajn monbiletojn... ;)
Kaj, hej, sabate ekos la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Sabatujo (Szombathely, Hungario)! Kiu partoprenas? Mi nepre estos tie, kaj por amuziĝi, kaj por reklamigi kelkajn eventojn mastrumotajn de la Itala Esperanta Junularo. ;)

Posted: Mon Jul 21, 2008 12:15 pm
by Jes
WinstonSmith wrote:Ho, rigardu!

Belga esperantistino partoprenanta la Universalan Kongreson en Roterdamo ĵus enretejigis kelkajn monbiletojn de tie :)

http://it.eurobilltracker.eu/profile/?user=106672

Ekzemplo de monbileto enretejigata en Roterdamo
Jen ŝia unua trafo de tie :D

Nu, la Kongreso malekos venontsabate, do ŝi ankoraŭ havas multe da tempo por trafi aliajn monbiletojn... ;)
Kaj, hej, sabate ekos la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Sabatujo (Szombathely, Hungario)! Kiu partoprenas? Mi nepre estos tie, kaj por amuziĝi, kaj por reklamigi kelkajn eventojn mastrumotajn de la Itala Esperanta Junularo. ;)
HO! tre interesa :lol:

Kiel vi trovis gxin?

Alieflanke, mi ne povos iri al Hungario sabate, (mi estos en Sydney...)

Nu... kiel oni esperante skribas sydney? :wink:

Posted: Tue Jul 22, 2008 11:19 am
by WinstonSmith
Mi trovis ĝin hazarde, en la listo de la lastaj monbiletoj enregistritaj... mi legis la listo de urbonomoj kaj elstariĝis tiu esperantlingva 'Roterdamo' ;)

Pri Sydney, la vikipedio diras Sidnejo, sed mi ne posedas la PIV (Plena Ilustrita Vortaro... tro multekosta :D), do ne povas certigi ĝin.

Ĉiukaze, vi faros tre longan vojaĝon... gratulojn °_°

Posted: Wed Jul 30, 2008 7:06 am
by Jes
Saluton!!

mi enskribis kelkajn monbiletojn en Australio 8)

Estas domago ke oni preskau ne povas vidi la verdan Australian markon cxe la mapon...

Image

Posted: Fri Aug 01, 2008 8:35 pm
by WinstonSmith
Hej, gratulojn! Ne, ne, ĝi sufiĉe bone videblas...
En mia mapo mi ĵus aldonis kelkajn markojn laŭ la vojo de Italujo al Hungarujo kaj en Sabatejo (Szombathely) mem.
Hodiaŭ estas la lasta tago de la Internacia Junulara Kongreso tie ĉi, mi ege bedaŭras pro tio! :( Venontjare mi tre ŝatus povi partopreni denove kaj eble eĉ varbi pri EuroBillTracker... :)
Venontsemajne mi daŭros mian feriumadon en Hungario, sed kun miaj gepatroj, kaj vojaĝos per loĝveturilo antaŭvideble en la Danub-kurvon, en Eger (prononcu "Eger"), Szeged ("Seged") kaj Pécs ("Peĉ"). Ne granda eŭro-ŝpurado tie... :(
Poste mi vizitos Ljubljanon, Zagrebon kaj Spliton dum unu semajno kun mia amikino Laŭra. Kaj finfine mi revenos.
Kiam vi revenos, Jes?

Posted: Sat Aug 02, 2008 3:31 am
by Jes
MIRINDE!!!!

Via vojagxo estas espektakulara!!!

Nu... vi ja certe rakontos kiam vi reiros al via domo! rakontu nin pri via vojagxo kaj la kongreso!!

Mi... nu... mi reiros en Europo en Junio 2009... estos longa longega tempo :lol:

Re: Esperanto topic

Posted: Thu Aug 21, 2008 10:21 am
by WinstonSmith
:O Ĉu unu jaro en Aŭstralio? Nu, *tio* mirindas, ne mia eta trisemajna vojaĝo al najbaraj landoj de Italio! :)
Finfine mi revenis, kaj kiel videblas el miaj mapoj mi sukcese trafis eŭro-monbiletojn en kelkaj hungaraj urboj kaj laŭ la vojo de Hungario hejmen, kaj poste denove en Ljubljano kaj en Splito. Mi ne ricevis eĉ unu monbileton en Zagrebo... :(

Sed finfine mi ege amuziĝis, kaj baldaŭ mi intencas skribi etan raporton pri la Internacia Junulara Kongreso, kiun mi ankaŭ enmetos ĉi tien. :)

Pri alia temo: mi ĵus parolis pri EuroBillTracker en la forumo de la Itala Esperantista Junularo, en tiu ĉi paĝo. Ĉu iu volas veni, sin prezenti kaj rimarki kiom belas nia retejo, kiom ĝi estas amuza, ktp...? :) Bedaŭrinde la aliĝilo nur estas itallingva, sed poste vi povas elekti la anglan aŭ esperanton kiel lingvo de la forumo!

Re: Esperanto topic

Posted: Wed Sep 24, 2008 1:40 pm
by Jes
8O 8O
BELEGA MAPO ESTAS VIA!!! Mi miras vin vere. 8)

Nu... jes, mi estos dum unu jaro ĉi-tie :) Mi gagnis "estipendion" por studi en Aŭstralia Universitato dum 2008/2009, do... nun estas printempo, ege ege varma, ĵus komencis la feriaj tagoj... ktp. Estas tuto difera ol Eŭropo! :lol:

Re: Esperanto topic

Posted: Tue Oct 07, 2008 1:21 pm
by Jes
Nu... mi jus demandigis: Ĉu estas nur kvar esperantistoj ĉe la Eurobiltracker Forumo? :?

Re: Esperanto topic

Posted: Thu Feb 26, 2009 8:41 pm
by j3paris
Ne. Estas almenaŭ kvin :wink: Saluton!

Re: Esperanto topic

Posted: Fri Feb 27, 2009 12:55 am
by Le Hibou
Saluton j3paris, kaj bonvenon! Kiel vi sendube vidas, ĉi tiu forumo ne estas la plej aktiva forumo ĉe Eurobilltracker.

Kion fari?

Ĉu aliaj forumanoj havas ideojn, pri kiel ni povas alogi pli da kontribuantoj al la forumo?

En tia internacia retejo, certe devas esti pli da esperantistoj, aŭ almenaŭ homoj kiuj povas skribi kaj legi iomete la lingvon?

Re: Esperanto topic

Posted: Sat Feb 28, 2009 11:54 pm
by Jes
Le Hibou wrote:Saluton j3paris, kaj bonvenon! Kiel vi sendube vidas, ĉi tiu forumo ne estas la plej aktiva forumo ĉe Eurobilltracker.

Kion fari?

Ĉu aliaj forumanoj havas ideojn, pri kiel ni povas alogi pli da kontribuantoj al la forumo?

En tia internacia retejo, certe devas esti pli da esperantistoj, aŭ almenaŭ homoj kiuj povas skribi kaj legi iomete la lingvon?
Jese: verdire mi konas esperantan forumon en la interreto, ĉe www.lernu.net
Mi estas uzanto de lernu kaj evidente, mi ankaŭ estas uzanto de ĝia forumo. Sed verdire... lasttempe mi jam ne tro uzas ĝin :roll: nure neofte, sed se vi deziras interparoli, legi, skribi, ktp en grandeta esperanta comunumo, mi ĝin rekomendas al vi. :D